Pri la temo estas Portalo:Komputilo

$100 Laptop

$100 Laptop [ŭan handrd dala leptop] estas nomo de projekto de MIT Media Lab, ĝi ankaŭ estas konata kiel XO-1. En kadroj de la projekto estas esplorata eblo produkti tekokomputilon ne plimultekoste ol kontraŭ 100 dolaroj. La tekokomputilo estas destinata al lernantoj de malriĉaj landoj. Iniciatinto de la projekto, dekano de Media Lab Nicholas Negroponte, opinias, ke centdolara tekokomputilo ŝanĝos lernadon en ĉiuj landoj de la mondo. Tekokomputilo havas ĉefan trajton - porteblecon, kiu permesas uzi ĝin kaj en lernejo kaj en hejmo. Sejmour Papert (profesoro, mondfama specialisto pri infana edukado) opinias, ke la tekokomputilo stimulos lernadon. Centdolara tekokumputilo devas esti facile enigebla en komputilan reton kaj havi eblon konektiĝi al Interreto. Rezulto de la projekto estis prezentita dum Monda Ekonomia Forumo en Davoso. Nicholas Negroponte opinias ekfabriki la tekokomputilon en 2007. La projekton subtenas AMD, Google, News Corp ka.

Organizo OLPC, signifanta "One Laptop Per Child" ("Po unu tekokomputilo por ĉiu infano"), estas usona senprofita asocio kreita de MIT Media Lab por ellabori, fabriki, kaj disdoni la prirevatan, ekvendontan en 2007 $100-tekokomputilon. Ĉefa defio de la organizo estas la grando de la projekto - nome, provizi tian tekokomputilon al ĉiu lernejaĝa knabo kaj knabino tutmonde.

Teknika priskribo de $100 Laptop redakti

  • procesoro: AMD.
  • Ĉefĉiparo: AMD.
  • Ĉefmemoro: 1 GB - estos uzata ankaŭ kiel ĉefdisko. Dume esploratas speco de la memoro.
  • Ekrano: 14-cola plurkolora. Dume ne estas certe, kia teknologio estos uzata por la ekrano - esploratas projekcia ekrano kaj e-ink.
  • WiFi, USB.
  • Operaciumo: Linux.
  • Korpo devas esti malglata.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti