¿Qué he hecho yo para merecer esto?

¿Qué he hecho yo para merecer esto? (Kion mi faris por meriti tion ĉi?) estas hispana filmo de 1984 verkita kaj reĝisorita de la kinreĝisoro Pedro Almodóvar, kies kvara filmo ĝi estis. Ĝi estas parte bazita sur la rakonto "Lamb to the Slaughter" (1953) de Roald Dahl. Ĝi ricevis la Premion Sant Jordi al la plej bona hispana filmo.[1]

¿Qué he hecho yo para merecer esto?
filmo
Originala titolo Qu'est-ce que j'ai fait pour mériter ça ?
Originala lingvo hispana lingvo • germana lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 1984, 18 apr. 1991
Ĝenro filma dramo, komedia filmo, samseksemeca filmo
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar • Roald Dahl
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Bernardo Bonezzi
Rolantoj Carmen Maura • Verónica Forqué • Chus Lampreave • Juan Martínez Brito • Kiti Mánver • Agustín Almodóvar • Amparo Soler Leal • Cecilia Roth • Javier Gurruchaga • Ángel de Andrés López • Pedro Almodóvar • Gonzalo Suárez • Jaime Chávarri • Emilio Gutiérrez Caba • Carmen Giralt • Katia Loritz
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La protagonistino estas «heroino de la ĉiutageco» tra kiu Almodóvar faras «portreton de la ineco de ĉirkaŭurbo per dommastrino kiu deziras strukturigi sian familion».[2]Carmen Maura ludas la rolon de suferanta dommastrino kiu devas kunvivi, en kvartalo de ĉirkaŭurbo de Madrido, kun edzo maĉista, filo prostituto, aliaj filo drogotrafikulo kaj neŭroza bopatrino. Por elteni tiun etoson, ŝi manias je stimuliloj kaj ŝia nura amikino estas najbara prostitutino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Carmen Maura kiel Gloria
  • Luis Hostalot kiel Polo
  • Ryo Hiruma kiel profesoro Kendo
  • Ángel de Andrés López kiel Antonio de Andrés
  • Gonzalo Suárez kiel Lucas Villalba
  • Verónica Forqué kiel Cristal
  • Juan Martínez kiel Toni
  • Chus Lampreave kiel avino
  • Kiti Mánver kiel Juanianver
  • Sonia Hohmann kiel Vanessa
  • Pedro Almodóvar en play-back 'La bien pagá' (Almodovar-McNamara)
  • Fabio McNamara en play-back 'La bien pagá' (Almodovar-McNamara)
  • Miguel Ángel Herranz kiel Miguel
  • Amparo Soler Leal kiel Patricia
  • Emilio Gutiérrez Caba kiel Pedro
  • Agustín Almodóvar kiel kasisto
  • Javier Gurruchaga kiel dentisto
  • Katia Loritz kiel Ingrid Muller

Referencoj redakti

  1. «¿Qué he hecho yo para merecer esto?». El Deseo. Konsultita la 23an de oktobro 2015.
  2. «Los 9 temas más reconocibles del cine de Almodóvar. Heroínas cotidianas».[rompita ligilo] Fotogramas. 26a de aŭgusto 2011. Konsultita la 26an de aŭgusto 2011.