Ádám Szentpétery
Ádám Szentpétery [sentpEteri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentpétery Ádám estas slovaka pentristo, restaŭristo, altlerneja instruisto kun hungara deveno.
Ádám Szentpétery | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1956 (68-jaraĝa) en Rožňava |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio |
Alma mater | Academy of Fine Arts and Design in Bratislava |
Familio | |
Infano | Gábor Szentpétery |
Okupo | |
Okupo | pentristo • instruisto |
Ádám Szentpétery [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1956 en Rožňava.
Biografio redakti
Ádám Szentpétery apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li abiturientis en arta mezlernejo en Košice en 1975, poste li akiris diplomon en Akademio de Belartoj en Bratislavo en 1982. Post la diplomo li instruas en pluraj lernejoj. En la studjaro 1990 li instruis en la industriarta mezlernejo en Košice, poste en la sama urbo, sed jam en universitato. En 2004 li atingis la rangon docento, en la sekva jaro li estis nomumita katedrestro. Nuntempe Szentpétery vivas kaj laboras en Rožňava kaj Košice. En liaj pentraĵoj estas geometriaĵoj, ekde 1993 li emfazis la simetrion. Li ricevis premiojn inter 1982-2007, la lasta estis grava hungara premio.
El solaj ekspozicioj redakti
El kolektivaj ekspozicioj redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-30. Alirita 2018-08-30.