Ágoston Ötvös [Agoŝton otvoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ötvös Ágoston estis hungara kuracisto, akuŝisto, kirurgo [1], historiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1860).

Ágoston Ötvös [2] naskiĝis la 27-an de aprilo 1811 en Habsburga Imperio, en Transilvanio, en Gyulafehérvár (nuntempa Alba Iulia en Rumanio). Li mortis la 25-an de oktobro 1861 en Gyulafehérvár.

Biografio redakti

Ágoston Ötvös frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Pest (urbo) lernanta samtempe kuracadon kaj historion. En 1834 li eklaboris en hospitalo en Vieno por akiri spertojn. Post 2 jaroj li ricevis diplomon en Pest, poste en sia naskiĝurbo li kuracadis la loĝantaron. En 1839 li elektiĝis honora juĝisto de Alsó-Fehér, poste en 1848 parlamenta deputito.

Verkaro (elekto) redakti

  • Orvostudori értekezés Erdélyország gyógyvizeiről (1836)
  • Rejtelmes levelek első Rákóczy György korából (1848)
  • Brandenburgi Katalin fejedelemsége (1861)

Fontoj redakti