Ágoston Ambrózy (poeto)
Ágoston Ambrózy [Agoŝton ambrOzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ambrózy Ágoston estis hungara verkisto, poeto, tekstopoeto. Lia nobela antaŭnomo estis sédeni [ŝEdeni], lia patro estis Ágoston Ambrózy (juĝisto).
Ágoston Ambrózy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ágoston Ambrózy
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de novembro 1914 en Sátoraljaújhely | ||||
Morto | 9-an de septembro 1998 (83-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Ágoston Ambrózy (juĝisto) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • poeto • verkisto • tradukisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ágoston Ambrózy[1] naskiĝis la 20-an de novembro 1914 en Sátoraljaújhely, li mortis la 9-an de septembro 1998 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ágoston Ambrózy maturiĝis en cisterciana gimnazio en Budapeŝto en 1931, post 4 jaroj li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Ĝis la 2-a mondmilito li estis ĵurnalisto kaj redaktoro en pluraj lokoj aŭ li estis bibliotekisto de Universitata Biblioteko (ELTE) (1935–1938). Tiutempe liaj poemoj aperis eĉ en Nyugat. Dum la socialismo li verkis aŭ tradukis novelojn, romanojn, tekstojn por kantoj, ŝlagroj. Li ricevis solan premion en 1940.
Elektitaj libroj redakti
- Madár (poemaro, 1939)
- Tíz perc (romano, 1942)
- Állatkert (poemaro, 1944)
- Asszonyok háza (teksto por muzika komedio, 1952)
- Borostyán (romano pri Franz Schubert, 1959)
- Carmencita (romano pri Georges Bizet, 1961, germane 1968)
- Napóra. Beethoven – Bettina – Goethe (romano, 1971)
Elektitaj tradukaĵoj redakti
- William Shakespeare: Felsült szerelmesek (1947)
- George Tabori: A köd mögött (1947)
- Linnankoski: Dal a tűzpiros virágról (1948)
- Bellamann: Victoria Grandolet (1948)
Elektitaj ŝlagrotekstoj redakti
- Elszegődnék Budapestre mackónak
- Parányi strandkosztümben
- Egy gyöngéd szavadnál