Ágoston Návrádi

NÁVRÁDI Ágoston (na:vradi) estas hungara pedagogia verkisto, redaktoro naskita en Aranykisbánya la 20-an de aŭgusto 1907 kaj mortinta en Arado la 15-an de junio 1982.

Kariero redakti

Návrádi Ágoston diplomiĝis en porintruista lernejo de Miercurea Ciuc. De 1932 li instruis en Arado. Li redaktis la porinfanan suplimenton de Vasárnap. Li redaktis la kvin kajerojn de serio Tanulók kis könyvtára (Malgranda biblioteko de gelernantoj), (Arad 1939-40).

Verkoj redakti

  • Őszi vetés, redaktoro (Arad 1945);
  • A globális tanítási módszer alkalmazásának lehetőségei, (1947)
  • Gyerünk hát olvasni! (1948).

Fonto redakti