ZOLTÁN Ákos (zolta:n) estis hungara ĝardenisto naskita en Magyarigen la 18-an de aŭgusto 1865 kaj mortinta en Nagybánya la 11-an de septembro 1916.

Kariero redakti

Zoltán post fino de lernejo pri vinberkulturo laboris en ŝtatservo. En 1893 li instruis en Csák kiel ĝardenistinstruisto en la agrikultura lernejo. En 1909 li fondis en Nagybánya la unuan eksperimentan stacion por fruktarbdefendo en Hungario.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]