Ángela PERALTA (la 6an de julio 1845, Meksikurbo[1] – la 30an de aŭgusto 1883, Mazatlán) (baptita María de los Ángeles Manuela Tranquilina Cirila Efrena Peralta Castera) estis meksika pianisto, kantistino kaj komponistino, kiu de frua aĝo pruvis sian muzikan talenton kaj privilegian voĉon.

Ángela Peralta
Persona informo
Naskonomo María de los Ángeles Manuela Tranquilina Cirila Efrena Peralta Castera
Naskiĝo 6-an de julio 1845 (1845-07-06)
en Meksikurbo
Morto 30-an de aŭgusto 1883 (1883-08-30) (38-jaraĝa)
en Mazatlán
Mortokialo flava febro
Lingvoj hispanafrancaanglaitala
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo operkantisto • komponisto
vdr

Kiel opera soprano de internacia famo kaj eminenta figuro en la opera vivo de 19a-jarcenta Meksiko.[2] Nomita la "meksika najtingalo" (hispane El ruiseñor mexicano) en Eŭropo, ŝi jam aklame kantis en gravaj eŭropaj operodomoj ekde la aĝo de 20. Kvankam unuavice konata por ŝia kantado, ŝi estis ankaŭ komponisto tiel kiel talenta pianisto kaj harpisto.

Vivo redakti

 
Ángela Peralta valamikor 1870 és 1880 között
 
Ángela Peralta Casteia

Ŝi komencis siajn studojn en la aĝo de ses ĉe Manuel Barragán kaj Agustín Banderas [3]. Ok-jaraĝe ŝi jam estis aklamita, kantante la Cavatina de Belisario de Donizetti, kaj en la aĝo de dek kvin, post fini siajn studojn ĉe la Nacia Konservatorio de Muziko, ŝi enscenigis Eleonoran en Il trovatore de Giuseppe Verdi.

 
la tombo de Ángela Peralta

Tiuj sukcesoj donis al la patro la certecon ke la knabino havos brilan estonton, kiun li devas apogi kaj kuraĝigi. Eŭropo estis la lirika centro kiun la knabino devas konkeri kaj tien vojaĝis Angela akompanita de sia patro. Tie ŝi ĝuis grandajn sukcesojn: Ŝi debutis en la Scala de Milano kun "Lucia di Lammermoor” de Donizetti, interpreto pro kio ŝi devis saluti 32 fojojn por danki la ovacion. Antaŭ la Reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a kaj lia edzino, ŝi kantis La sonnambula de Vincenzo Bellini, kiu estis ricevita kun granda aklamo. Preskaŭ dum tri jaroj ŝi prezentiĝis en pluraj eŭropaj grandurboj, ĉiam kolektante entuziasmajn aplaŭdojn.

El la sukcesoj en Eŭropo venis la kromnomo “Meksika Najtingalo”, per kiu oni nomas ŝin eĉ hodiaŭ, ĉar “ŝi havis grandan voĉan, teknikan kaj interpretan kapablon kaj ŝi majstris belkanton kiel neniu alia tiama kantistino. Tia teknika postulo estas videbla en ŝiaj komponaĵoj” emfazas komentisto.

La eĥoj de ŝiaj sukcesoj en Eŭropo atingis Meksikon kaj la Imperiestro Maksimiliano la 1-a petis al ŝi reveni al Meksiko por kanti ĉe la Imperia Meksika Teatro. La socio ricevis ŝin kaj ŝiajn prezentadojn kun entuziasmo, emocio kaj laŭdoj. Ŝi faris tre sukcesan turneon tra multaj meksikaj urboj kaj estis nomumita "Ĉambra Kantistino de la Imperio".

Ankoraŭ duan kaj trian fojon ŝi alternis siajn turneojn inter Eŭropo kaj Meksiko, ĉiam kun la plej alta aprobo tiel de la publiko kiel de la publikaĵoj. En Madrido ŝi edziniĝis al sia kuzo, la verkisto Eugenio Castera, kio signifis -kiel estis kutime- la malkreskon de ŝia publika aktiveco. Ŝi tiam komencis komponi. Ŝi estis aŭtoro de pluraj verkoj, en kiuj ŝi reflektis sian eŭropan trejnadon, sed sen forgesi sian amon al sia patrujo.

En 1875 oni aperigis tipan albumon de tiu periodo kun pluraj komponaĵoj, kiuj atestas pri la sentemo kiun Angela Peralta kunhavis kun la tuta Meksiko, tiam tiel proksime al eŭropa gusto. Ŝi verkis valsojn, romancojn, mazurkojn, dancojn, fantaziojn kaj melodiojn. Kelkaj el la pecoj bildigas la romantikan etoson de la tiamaj altaj sociaj rondoj. Tre plaĉaj verkoj estas, inter aliaj, la romancoj “Mi amos lin” kaj “La deziro”, la valsoj “Ne forgesu” kaj “For de vi”, la fantazioj “Pensante pri vi” kaj “Nostalgio”, la dancoj “Margarita” kaj “Memoro pri mia patrujo”.

En Meksiko ŝi fondis sian operkompanion kaj turneis prezentante Il trovatore kaj Aida de Giuseppe Verdi, kaj la operon Gino Corsini de la meksika komponisto Melesio Morales.

Nia ‘Najtingalo’ fariĝas ĉiutage pli inda je la famo, kiun ŝi atingis, kaj la meksika publiko trovas en ŝi sian plej amatan artiston (...) Grandega nombro da bukedoj estis ĵetitaj sur la scenejon, kaj la plej entuziasmaj bravoj kaj la plej laŭtaj aplaŭdoj estis la justa omaĝo al la artisto”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 192 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj redakti

  1. Ŝia naskiĝloko, foje donita kiel Puebla, kie ŝi povus esti laborinta kiel servistino. Vidu ekzemple Standish, 2006 kaj Gugliotta, 1989.
  2. Stevenson, 1992. (Ŝia naskiĝdato estas foje donita kiel la 16an de junio 1845)
  3. García Cortés, Adrián (2001). Década Sinaloense: Diez Historias Para Replicar. p. 61. Universidad de Occidente

Eksteraj ligiloj redakti