Árpád Berczik
BERCZIK Árpád [bercik] estis hungara novelisto, dramverkisto, ano de MTA naskita en Temeŝvaro la 8-an de julio 1842 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de julio 1919.
Árpád Berczik | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de julio 1842 en Timișoara | ||||
Morto | 16-an de julio 1919 (77-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juristo • dramaturgo • ĵurnalisto • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Árpád Berczik finis juron, li estis ekde 1867 oficisto de presarsekcio de ministerikonsilantaro, ekde 1872 ĝia gvidanto. Li estis membro de Societo Kisfaludy (1873), poste membro de Societo Petőfi. Li estis konstanta kunlaboranto de Borsszem Jankó, semajna feiletonisto de Pesti Napló (1870-72), sed li akiris sukcesojn per siaj teatraĵoj.
Verkoj redakti
- Az igmándi kispap, (népszínmű, 1881);
- Nézd meg az anyját (vígjáték, Bp., 1883);
- A Protekció (vígjáték, Bp., 1885);
- Himfy dalai (vígjáték, 1898);
- Színművei (I-V., 1912).
Bibliografio redakti
- Kozma Andor: B. Á. emlékezete (MTA Emlékbeszédek, Bp., 1921);
- Berczik Árpád: B. Á. (Bp., 1933);
- Molnár Pál: B. Á. a drámaíró (Bp., 1936).