Árpád Szabó (filologo)
Árpád Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Árpád estis hungara filologo, historiisto, profesoro, tradukisto, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1990).
Árpád Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1913 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de septembro 2001 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Frankfurto |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • historiisto pri matematiko • klasika filologo • universitata instruisto |
Árpád Szabó [1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1913 en Budapeŝto. Li mortis la 13-an de septembro 2001 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Árpád Szabó frekventis universitaton en sia naskiĝurbo kaj Frankfurt am Main. Li profesoriĝis en 1938 en la Tria Regno. En la sekva jaro li hejmenvenis kaj li instruis en universitato de Debrecen ĝis 1948, poste en Universitato de Budapeŝto. Pro partopreno en la hungara revolucio de 1956 li ne plu rajtis instrui, tial li laboris en akademia matematika instituto. En 1983 li pensiuliĝis. Li ricevis 3 premiojn inter 1964-1993.