Árpád Turcsányi
Árpád Turcsányi [turĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Turcsányi Árpád estis hungara skulptisto.
Árpád Turcsányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de novembro 1998 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Árpád Turcsányi [1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de novembro 1998 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Árpád Turcsányi studis en Industriarta Altlernejo en sia naskiĝurbo inter 1940-1946. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Ohmann kaj József Reményi. Li studis ankaŭ en Belarta Altlernejo inter 1946-1949. Lia majstro estis Pál Pátzay. Li estis rondestro de artista rondo en fabriko inter 1947-1950. Li kreis skulptaĵojn kaj skulptaĵetojn.
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- ekde 1947
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- "Patrino kun sia filo" (ornamputo, ŝtono, 1955, Győr)
- Ladislao la 1-a (Hungario) (ornamskulptaĵo, 1958, Budapeŝto, Kapelo Sankta Roĥo (Budapeŝto))
- Tomaso Esze (statuo, aluminio, 1962, Mátészalka)
- Figuro (reliefo, ŝtono, 1968, Gödöllő)
- "Rikoltanta knabino" (bronzo, 1972, Hódmezővásárhely)
- "Ferenc Tokaji" (kalkoŝtono, 1977, Tokaj)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]