Äänekoski

komunumo en Finnlando

Äänekoski estas urbo kaj komunumo en la provinco Meza Finnlando de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiutempa gubernio Okcidenta Finnlando. La areo de Äänekoski estas 763 km², el kiu 164 km² estas akvo. La plej granda lago estas Keitele (lago). Äänekoski havas 20 333 loĝantojn (31.12.2008).

Äänekoski
urbo
Urbodomo en Äänekoski
Oficiala nomo: Äänekoski
Ŝtato Finnlando Finnlando
Gubernio Meza Finnlando
Situo Äänekoski
 - koordinatoj 62° 36′ 15″ N 25° 43′ 35″ O / 62.60417 °N, 25.72639 °O / 62.60417; 25.72639 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 232 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 89 m s. m.
Areo 1 138,38 km² (113 838 ha)
 - de akvo 253,84 km² (25 384 ha)
Loĝantaro 20 265 (24.06.2009)
Denseco 17,8 loĝ./km²
Ĉarto 1911
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OET (UTC+3)
Situo enkadre de Finnlando
Situo enkadre de Finnlando
Situo enkadre de Finnlando
Vikimedia Komunejo: Äänekoski
Retpaĝo: www.aanekoski.fi

La nomo de Äänekoski estas la lasta el la nomoj de finnaj komunumoj en la finna alfabeta ordo, sed en multaj aliaj lingvoj la nomo estas la unua el la nomoj de finnaj komunumoj en la alfabeta ordo (en la finna kaj la sveda, male ol en la germana, ä estas aparta litero kaj estas la dua lasta en la alfabeto).

Komunumo Äänekoski estas fondita en 1911. En jaro 1932 la komunumo estis dividita al kampurboj Äänekoski kaj Suolahti kaj al kampara komunumo de Äänekoski. Kampara komunumo estis ligita al la urbeto en 1969 kaj en 1973 ĝi fariĝis urbo. En 1993 al Äänekoski estis ligita norda najbara komunumo Konginkangas.

En jaro 2005 urboj Äänekoski kaj Suolahti kaj komunumo Sumiainen decidis formi ekde komenco de 2007 unu komunumon, kies nomo estos Äänekoski. La nova komunumo havas 20 300 loĝantojn kaj ĝia areo estos 1138 km².

Äänekoski estas industria urbo, kies ĉefaj industrioj estas ligna kaj papera industrioj.

Äänekoski estas ankaŭ notebla sporta urbo. La plej konataj lokaj sportistoj estas lancoĵetistoj Jorma kaj Kimmo Kinnunen.

Blazono 1954–2006

Konataj lokuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti