Ägine (aŭ Ägene, aŭ Agine, aŭ Egine) estas svisa rivereto, en kantono Valezo; maldekstra alfluanto de Rodano. Ĝi fontas el lago Distel, en komunumo Ulrichen, kaj sin ĵetas en Rodanon en sama komunumo.

Ägine
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 10 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 598 m
Enfluejo Rodano en Ulrichen
- Alteco 1 345 m
Geografio
Riveroj en Svislando
vdr

Antaŭ 1965 alfluis en ĝin torento el Gries-Glaĉero. Nune ties akvoj estas kaptataj de la baraĵa Gries-Lago.