Éclaibes estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 270 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Éclaibes
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Hautmont
INSEE kodo 59187 [+]
Poŝtkodo 59330
Kodo laŭ INSEE 59187
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Yvon Dubois
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 270 (1 999)
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°12′15″N 3°55′57″O  /  50.20417°N, 3.9325°O / 50.20417; 3.9325 (Éclaibes) (mapo) Koordinatoj: 50°12′15″N 3°55′57″O  /  50.20417°N, 3.9325°O / 50.20417; 3.9325 (Éclaibes) (mapo)
Alto 145 m - 196 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,89 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Éclaibes en Francio
50° 12′ 15″ Nordo 3° 55′ 57″ Oriento / 50.2041666667 °N, 3.9325 °O / 50.2041666667; 3.9325 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Éclaibes [+]
vdr

Geografio redakti

Éclaibes estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Éclaibes troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Éclaibes etendiĝas sur 4,89 km².

Historio redakti

Éclaibes jam ekzistis en la 12-a jarcento, kaj tiam nomiĝis "Scarbes", "Esclaibes" aŭ "Esclèbes". Ĝi estas paroĥo de la dekanujo de Avesnes-sur-Helpe. Guillaume de Dompierre cedis la lokan preĝejon al la abatejo de Liessies en la 12-a jarcento.

Vidindaĵoj redakti

Videblas en Éclaibes la ruinoj de unu el la lastaj konservitaj kasteloj de la regiono, kun ties dikaj turoj kaj grandaj fosaĵoj.

Administrado redakti

Éclaibes apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti