Supera Normala Lernejo

(Alidirektita el École Normale Supérieure)

La Écoles Normales Supérieures (mallongigo ENS), esperante Superaj Normalaj Lernejoj, estas kvar el la plej prestiĝaj francaj altlernejoj (proksimume universitato por elito). Ĝi ĉefe trejnas profesorojn kaj esploristojn. La nunaj kaj eksaj studentoj oni nomiĝas « normalien ».

Fronto de ENS en Parizo

Historio redakti

La unua ENS estis kreita la 30-an de oktobro 1794. Post multa fermo, malfermo, kunigo, divido de la ENS, nun ekzistas kvar ENS:

  • Du apud Parizo: ENS Ulm kaj ENS Paris-Saclay (nomita Cachan ĝis 2016)
  • Unu en Liono: ENS Lyon, kiu rezultas el kunfandiĝo je la 1-a de januaro 2010 inter la malnova ENS Lyon (natursciencoj, matematiko kaj informadiko) kaj ENS Lettres et Sciences Humaines (literaturo kaj homa scienco).
  • Unu apud Reno : ENS Rennes (parto de ENS Cachan antaŭ 2013)

Misio redakti

Origine, la ENS devis trejni profesorojn. Nun, averaĝe el tri eksstudentoj de la ENS, unu iĝos profesoro, unu esploristo kaj la lasta laboros en la administrado aŭ en la privata sektoro.

Elektitaj studentoj redakti