Émile Waldteufel

franca dirigento kaj komponisto de dancmuziko

Émile WALDTEUFEL [ejmil ŭaltojfel] (naskiĝis la 8-an de decembro 1837, mortis la 12-an de februaro 1915) estis fama franca dirigento kaj komponisto de dancmuziko.

Émile Waldteufel
Persona informo
Naskonomo Émile Lévy
Naskiĝo 9-an de decembro 1837 (1837-12-09)
en Strasburgo
Morto 12-an de februaro 1915 (1915-02-12) (77-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Familio
Frat(in)o Édouard Waldteufel
Okupo
Okupo dirigentokomponistopianisto • muzikologo
Verkoj Les Patineurs
Estudiantina
vdr
Émile Waldteufel

Waldteufel, kies nomo germane signifas "arbaro-diablo", naskiĝis en 1837 en Strasbourg al alzaca juda familio. Lia parenco estis muzikema; lia patro havis respektatan orĥestron, kaj lia fratro Léon ankaŭ estis sukcesa muzikisto. La familio transloĝigis Parizen kiam Léon gajnis lokon por lerni violonan performadon ĉe la pariza konservatorio; Waldteufel restis en Parizo dumfinvive.

Émile ĉe la Konservatorio studis la fortepianon ĝis 1853 ekde 1857; unu el liaj kunstudantoj estis Jules Massenet. Dum liaj lernadoj, la patro de Waldteufel tre famiĝis en Parizo, kaj la filo ofte estis invitata performi ĉe gravaj okazoj. Malgraŭ tio la komponisto iĝis pli vaste konata nur kiam li estis proksime kvardekjaraĝa.

En 1874 Waldteufel ludis ĉe renkonto kie ĉeestis la Princo de Kimrujo, kiu tre enamiĝis je lia valso Manolo; li volis famigi la komponaĵojn de Waldteufel en Britujo. Danke al tio, la verkaro de la komponisto estis ofte ludata en tiu lando, unufoje eĉ en la Palaco Buckingham por la tiama reĝino Victoria.

Tombo de Waldteufel

Poste Waldteufel daŭrigis lian karieron kiel dirigento, farante multajn performojn tra Eŭropo. Malsame je la tiutempa kutimo, li dirigentis per bastono, ne per la violono. Li komponis ĉe la fortepiano, kaj poste aranĝis la rezultojn por orĥestro. Liaj melodioj estas plejparte trankvilaj kaj harmonie dolĉaj, tiel malsamante je la pli energia verkaro de Johann Strauss. Tamen dum la sekva epoĥo de impresionismo tian muzikon oni trovis nerevolucia; do Waldteufel iĝis malpli populara.

La komponisto mortis in 1915 en Parizo kiam li estis 77-jaraĝa. Lia edzino, Célestine Dufau, mortis unu jaro antaŭe. Ili havis du filojn kaj unu filinon.