Éphrem-A Brisebois

Revizoro Éphrem-A. Brisebois (nask. la 7-an de marto 1850, mortis la 13-an de februaro 1890) estis politikisto, soldato, kaj polica oficiro ĉe la Reĝa Kanada Rajda Polico.

Frua kariero redakti

Brisebois montris sin estis elstara lernanto kaj estis flue dulingva en la angla kaj franca lingvoj. Kiam li havis 15 jarojn li forlasis la lernejon por batali en la Unia Armeo en la Usona Enlanda Milito kaj sekve pasigis pluajn tri jarojn en Italio kun la volontula batal-unuo "Devils of the Good Lord".

Vivo kiel oficiro redakti

En la jaro 1873 Sir John A. Macdonald elektis Brisebois unu el la naŭ gvidantaj oficiroj de la nova Rajda Polico de la Nord-Okcidento pro lia milita sperto (kaj Konservativa politiko). Li montris sin kapablaj trejnisto kaj montris rimarkindan antaŭvidon penante respektigi severajn limojn je la ĉasado de bizonoj (troĉasado, inter aliaj kaŭoj, sekvigis grandegan malplimultiĝon de la bizonaro). Oni tamen kritikis lin pro lia nekapablon devigi sinregadon inter siaj subordigitoj kaj pro lia decido preni komunleĝan metisan edzinon. Kiam la neobememo de lia divizio alproksimiĝas al plena ribelo, li havis pli kaj pli grandan konflikton kun sia superordigito James Macleod. Je la sugesto de Macleod, Fortikaĵo Brisebois renomiĝis Fortikaĵo Calgary (je kio baziĝis la nuna Kalgario (Alberto) en junio de 1876, kaj Brisebois demisiis en aŭgusto.

Politika vivo redakti

Post sia demisio de la RKRP Brisebois rajdis, sole, la 1200 kilometrojn al Vinipego. Iom poste li revenis al Kebekio kaj helpis al Konservativa kandidato, Désiré-Olivier Bourbeau, venkis federacian ministron de la Liberala Partio kun la nomo Wilfred Laurier (la estonta Ĉefministro). En 1880 li elektiĝis registristo de la posedrajto je terenoj kaj sendita al Minnedosa (Manitobo). Li kaj lia edzino Adelle (kiun li laŭleĝe edzinigis iam post lia demisio de la RKRP) havis aktivan socian vivon, fondante klubon por uzantoj de rakedoŝuoj kaj gastigante katolikajn diservojn en sia hejmo. Dum la Nordokcidenta Ribelo de 1885, Brisebois helpis mobilizi miliciajn unuojn.

Morto redakti

Brisebois mortis pro infarkto de la miokardio en Vinipego en 1890 kaj enteriĝis en St. Boniface (Manitobo).

Eksteraj ligiloj redakti