Époisses (fromaĝo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Époisses.

Époisses AOP estas franca fromaĝo, nomumita laŭ la loĝloko kum la sama nomo Époisses el la regiono Burgonjo. La fromaĝo ĉefe venas el la departemento Côte-d'Or. Ĝi estas unu el la 44 francaj fromaĝoj kiuj rajtas porti la ruĝflavan AOC/AOP-kontrolmarkon, kiu ekde januaro 2012 anstataŭas la AOC-markon.

Époisses
Ŝtato Francio
Deveno Côte-d’Or
Origino bovlakto
Produkta certifikado Nomo de Regata Origino
vdr
Époisses (fromaĝo)

Laŭ onidiro la fromaĝo estas farata ekde la 16-a jarcento en la regiono. Klare estas ke certe en la 18-a jarcento oni faris la fromaĝon en la farmejoj. En ĉiaj administraj skribaĵoj la fromaĝo aperas, kaj estas referencata al la maniero de preparado.

Post la Unua Mondmilito la farado de fromaĝo stagnas, pro la malapero de granda parto de la vira populacio la tasko de la virinoj sur la kamparo fariĝas multe pli peza. Sekvo estas ke mankas tempon por la laborintensa fromaĝofarado. La fromaĝo iom post iom malaperas kaj en 1954 ĝi estas tute for, ĝis en 1956 eta grupo da kamparanoj denove volas produkti ĝin kaj kolektas la ankoraŭ ĉeestantan sperton. La dediĉo ne estis vana, en 1991 la fromaĝo oficiale estis rekonata kaj rajtas porti la Nomo de Regata Origino-kontrolmarkon.