Értény
Értény (ErtEnj)) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Tamási. La loknomo ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 30 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6124/18.1363
- Loĝantaro: 910
- Poŝtkodo: 7093
- Telefonprefikso: 74
Geografio redakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo inter 2 rojoj, fine de sakovojo. Tamási troviĝas 14, Tab 19, Balatono 41, Szekszárd 60 km-ojn for.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1513. Dum dominado de turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis. Antaŭ 200 jaroj en la vilaĝo gimnazio funkciis, nun nek lernejo.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- baroka romkatolika preĝejo omaĝe al episkopo Sankta Marteno de 1749, la turo estas 28 m-ojn alta.
- monumentoj pri Sankta Triunuo kaj pri la mondomilitoj
- ruino de malgranda fortikaĵo
- ŝtona kruco