Éva Janikovszky [janikovski], hungare Janikovszky Éva, Esperante Eva Janikovszky estis hungara verkistino.

Éva Janikovszky
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1926 (1926-04-23)
en Szeged
Morto 14-an de julio 2003 (2003-07-14) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Éva Janikovszky
Familio
Edz(in)o Béla Janikovszky vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Laborkampo literaturo por infanoj kaj junuloj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Éva Janikovszky naskiĝis, kiel Kucses Éva [kuĉeŝ] la 23-an de aprilo 1926 en Szeged. Ŝi mortis la 14-an de julio 2003 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Éva Janikovszky frekventis universitatojn en Szeged kaj Budapeŝto, ŝi iĝis diplomita instruistino. Ŝi havis postenojn en diversaj eldonejoj ĝis la emeritiĝo en 1987. Ŝi komencis sian karieron en 1957 sub pseŭdonimo Kispál Éva. Resume ŝi verkis 32 verkojn tradukitajn al 35 lingvoj. Unuafoje en 1960 aperis la pseŭdonimo Janikovszky Éva, ŝi verkadis precipe porjunularajn verkojn. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2003, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (selekto) redakti

  • Csip-Csup (infanaĵo), debuta verko, 1957
  • Szalmaláng (Pajlo-flamo), romano, 1960
  • Aranyeső (Oro-pluvo), romano, 1962
  • Már óvodás vagyok (Jam mi estas infanĝardenano), porinfana verko, 1974
  • Felelj szépen, ha kérdeznek (Respondu bone, se oni demandas de vi), porinfana verko, 1968
  • Már iskolás vagyok (Mi estas jam lernanto), porinfana verko, 1983
  • Mosolyogni tessék! (Bonvolu rideti!), por plenkreskuloj, 1998
  • De szép ez az élet! (Ho, kiel bela estas la vivo!), por plenkreskuloj, 2001

Memorigiloj redakti

  • memortabuloj en Szeged kaj Budapeŝto
  • lernejo pri "Janikovszky Éva"

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio