Île-d'Aix

komunumo en la departemento Marborda Ĉarento de Francio

Île-d’Aix [il dɛks] estas franca insulo kaj komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi havis havis 236 loĝantojn en la jaro 2011[1].

Île-d'Aix
Blazono
komunumo en Francio [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj46° 1′ N, 1° 10′ U (mapo)46.011944444444-1.1736111111111Koordinatoj: 46° 1′ N, 1° 10′ U (mapo)
Areo1,19 km² (119 ha) [+]
Loĝantaro207 [+] (1-a de januaro 2021)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo17123 [+]

Île-d'Aix (Charente-Maritime)
Île-d'Aix (Charente-Maritime)
DEC
Île-d'Aix
Île-d'Aix
Map
Île-d'Aix

Vikimedia Komunejo:  Île-d'Aix [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Île-d’Aix
Area vido de la sudokcidento de la insulo
Area vido de la sudokcidento de la insulo
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Rochefort
Kantono Rochefort-Nordo
Urbestro Alain Burnet (2014–2020)
Insee-kodo 17004
Poŝtkodo 17123
Demografio
Loĝantaro 236 (2011)
Loĝdenso 198,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 46° 1′ N, 1° 10′ U (mapo)46.012778-1.1725Koordinatoj: 46° 1′ N, 1° 10′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 15 m
Areo 1,19 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Île-d'Aix (Charente-Maritime)
Île-d'Aix (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Île-d'Aix (Francio)
Île-d'Aix (Francio)
DEC
Map
vdr

Nomo redakti

Île signifas “insulofrance, do la nomo de la komunumo simple estas “insulo Aix”. Ĝi estis pli frue nomita Aia.

“Île-d’Aix”, kun majusklo kaj dividstreko, estas la nomo de la komunumo, dum “île d’Aix” estas la nomo de la insulo, kvankam praktike oni malofte distingas ilin.

Geografio redakti

 
Mapo de la insulo

Aix estas insulo en Atlantika Oceano, kiu situas inter la insulo Oléron kaj Fouras. Ĝi estas malgranda insulo, kies formo estas 600-metre larĝa kaj 3-kilometre longa krescento.

En la insulo oni produktas ĉefe ostrojn, kiel en proksimaj insuloj Oléron, kaj Madame.

Male al apudaj insuloj, Aix ne havas ponton. Eblas iri al Aix per ŝipo tutjare de Fouras, kaj somere de La Rochelle kaj apudaj insuloj, aŭ per propra boato.

Aŭta trafiko estas malpermesita, krom por servaj veturiloj; pro tio Aix estas bona loko por natur-ŝatantoj.

Ĝi estas proksima de la fortikaĵo Bojardo. Estas aliaj fortikaĵoj en Île-d’Aix, interalie la fortikaĵo Liédot.

La insulo enhavas du muzeojn: la muzeon Napoléon kaj la afrikan muzeon. Napoleono Bonaparte restis tie unu semajnon; pro tio estas muzeo pri li kaj placo nomata Austerlitz.

Bildoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. INSEE. Populations légales 2011 - 17004-Île-d’Aix (france). Alirita la 26-an de oktobro 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti