Ócsárd [OĉArd], kroate Ovčar estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ócsárd situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Harkány troviĝas 14, Siklós 18, Kozármisleny 19, Szentlőrinc 21, Pécs 22, Sellye kaj Villány po 30 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1247. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Inter 1913-1975 fervojo trafikis ĉe Ócsárd. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 1947 149 malriĉaj vilaĝanoj ricevis parcelojn el la grandbieno, sed en 1959 kolĥozo pri Gardisto de la Paco formiĝis. En 1970 loĝis en Ócsárd 494 hungaroj, 26 germanoj kaj 63 ciganoj.

En Ócsárd migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti