Ólavsøka

Ólavsøka estas plej grava festotago en la Ferooj. Ties dato estas la 29-a de julio. Ĝi estas la tago, kiam okazas la unua kunsido de la nova feroa parlamento.

Ólavsøka
Ólavsøka

La senco de la vorto Ólavsøka esperante estas La Viglo de Sankta Olafo au latine Vigilia Sankti Olavi.

Ólavsøka estas la tago, kiam venas multaj feroaj popoloj al la ĉefurbo Tórshavn (esperante: Torshaveno). Jen okazas multaj grandaj festoj.

La saluto por Ólavsøka feroe estas Góða Ólavsøku! (bona viglo de Sankta Olafo!).

Eksteraj ligiloj redakti