Ne miskomprenu kun Pusztaszer!

Ópusztaszer
vilago
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Suda Ebenaĵo
Departemento Csongrád
Distrikto Csongrád
Adreso Tóhajlat 130

6767 Ópusztaszer

Poŝtkodo 6767
Telefonkodo (+36) 62
Kodo laŭ KSH 12797
Retpaĝaro www.opusztaszerkozseg.hu
Politiko
Urbestro (ekde 2015) József Makra[1] (sendependa)
Demografio
Loĝantaro 2 208  (1-a de januaro 2015)[2]
Loĝdenso 38,30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 30′ N, 20° 4′ O (mapo)46.49520.065Koordinatoj: 46° 30′ N, 20° 4′ O (mapo)
Alto 75 m
Areo 59,5 km² (5 950 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Ópusztaszer (Hungario)
Ópusztaszer (Hungario)
DEC
Ópusztaszer
Ópusztaszer
Situo de Ópusztaszer
Ópusztaszer (Csongrád)
Ópusztaszer (Csongrád)
DEC
Ópusztaszer
Ópusztaszer
Situo de Ópusztaszer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ópusztaszer [+]
vdr

Ópusztaszer [Opustaser] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Csongrád. Ĝis 1974 la vilaĝo estis nomata Sövényháza [ŝovenjhAza].

Parto de subĉiela muzeo: ventomuelejo, poŝto, bakejo

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Parto de subĉiela muzeo: la lago
 
Kastelo de Pallavicini en Ópusztaszer

Ópusztaszer situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, je 25 kilometroj norde de Szeged. Ĝi famas pro la Nacia Historia Memorparko de Opustaser, apud la vilaĝo.

Historio redakti

Ĝi estis unuafoje menciita kiel Szer [ser] en 1138. Laŭ la anonime verkita kroniko Gesta Hungarorum (ĉ. 1200), la landokupantaj madjaroj kunsidis 34 tagojn tie kaj „decidis pri ĉiu kutimo kaj juro de la lando”...

La lokon kaj la ĉirkaŭaĵon ricevis tribestro Ond, „kies filo, Ete konstruigis tie fortan teran fortikaĵon”.

Historiaj elfosaĵoj pruvis, ke la la ĉirkaŭo de Ópusztaszer estis loĝata jam ekde la Arpad-epoko. En ties centro konstruiĝis - fine de la 10-a jarcento - monaĥejo; la komunumo iĝis kampurbo en la 15-a jarcento. La lokon okupis la turkoj en la 16-a jarcento kaj ĝi senhomiĝis en 1596. La senhoman areon oni nomis ekde 1630 Puszta-Szer [pusta-ser] kaj al unuaj setlantoj estis la tabak-kultivistoj en la 18-a jarcento. En 1803, plimulton de Pusztaszer aĉetis la limgrafoj de Pallavicini, etan parton la urbo Kecskemét (el la lasta elformiĝis en 1934 la vilaĝo Pusztaszer.) La Pallavicini-bieno – kun centro sur iama loko de la monaĥejo, kun nomo Sövényháza [ŝovenjhaza] – iĝis plej moderna, ekzemplodona bieno de la lando (tritiko-, furaĝplanto-kultivado, kortobirdo-, porko-, bovobredado, fama ĉevalaro).

Okaze de la miljara datreveno de la hungara landokupo, en 1896 la hungaraj parlamentanoj inaŭguris landokupan memorskulptaĵon (memorkolono de la sep tribestroj, Arpado-memoraĵo). Ekde tiam Pusztaszer [pustaser] iĝis simbolo de la hungara landokupo kaj ŝtatfondiĝo.

Post la dua mondmilito en 1945, oni komencis la agrodisdividon sur la Pallavicini-bienoj. Oni fondis, kreis Nacian Historian Memorparkon sur 55 hektaroj en 1972 por memorigi pri la landokupo kaj la agrodivido.

Vidindaĵoj redakti

  • Memorskulptaĵo de Arpado (Berczik Gyula, 1896)
  • ruinĝardeno, kun mezepokaj elfosaĵoj de 1970–75
  • Rondhalo kun dioramo de Árpád Feszty „Landokupo de la madjaroj” (1894) 120x15 m;
  • Subĉiela Etnografia Muzeo, kaj vilaĝaj konstruaĵoj
  • Kastelo de Ópusztaszer

Ekde 1978 okazas ĉiujare ŝtata rememorado, la 20-an de aŭgusto.

Famuloj redakti

En la iama Sövényháza naskiĝis Sándor Cseh (bestokuracisto).

Referencoj redakti

  1. Ópusztaszer települési választás eredményei (hungare) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2011-11-27.
  2. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)
 
Parto de subĉiela muzeo: la elfosaĵoj
 
Parto de la dioramo