Óscar Rafael de Jesús ARIAS SÁNCHEZ (Heredia, 13-a de septembro de 1941) ĝis la 8-a de majo 2010 formale estas la prezidento de Kostariko. Li estis antaŭe prezidento dum la periodo 1986 al 1990. Li ricevis la Nobel-premion de Paco en la jaro 1987, pro lia kontribuo al la ĉesigo de la militoj en Centrameriko dum la 1980-aj jaroj, kaj specife pro lia opono al la usona interveno en Nikaragvo kontraŭ la sandinistoj. Lia posteulino, elektita en baloto de la 7-a de februaro 2010, ekde la 8-a de majo 2010 estos lia antaŭa vicprezidentino Laura Chinchilla Miranda.

Óscar Arias
Nobel-premiito
Persona informo
Óscar Rafael de Jesús Arias Sánchez
Naskiĝo 13-an de septembro 1940
en Kostariko Heredia, Kostariko
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kostariko vd
Alma mater Universitato de BostonoLondona Lernejo de EkonomikoUniversitato de KostarikoUniversitato de Essex vd
Partio Partio Liberiĝo Nacia
Subskribo Óscar Arias
Familio
Gefratoj Rodrigo Arias Sánchez vd
Edz(in)o Margarita García vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Prezidento de Kostariko
Dum 8-a de majo 20068-a de majo 2010
Vicprezidento Laura Chinchilla Miranda (ĝis oktobro 2008)
Antaŭulo Abel Pacheco
Dum 8-a de majo 19868-a de majo 1990
Antaŭulo Luis Alberto Monge
Sekvanto Rafael Ángel Calderón Fournier
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Arias studis juron en la Universitato de Kostariko, kaj poste politikan sciencon en Britio.

Dum la universitato li aliĝis al la Partido Liberación Nacional (Partio Liberiĝo Nacia), kaj baldaŭ progresis politike. En 1970 la tiama prezidento José Figueres Ferrer lin nomunis helpanto, kaj poste ministro.

En 1985 li estas elektita kandidato de sia partio al la prezidenteco, kaj venkas en la postaj balotoj.

Li devis regi sian landon ene de forta malstabileco en la regiono. Li kreas grupon or la pacigo de la najbaraj landoj, kaj je la 7-a de aŭgusto 1987, diversaj landoj subskribas la Traktaton de Esquipulas, kiu ankaŭ estas nomita Konsento de Arias. Liaj klopodoj estas agnoskitaj per la Nobel-premio kaj aliaj postaj internaciaj honoroj.

Per la mono de la Premio, li kreis la Fondaĵon Arias por la Paco kaj la Homa Progreso, kiu agadas ankoraŭ en diversaj kampoj por la solvo de militaj konfliktoj.

Post la fino de lia prezidenteco, li engaĝis sin en diversaj klopodoj diplomataj, kaj estas ano de pluraj internaciaj organizaĵoj.

Nuntempe redakti

Post konstitucia amendo, kiu permesis la reelektadon de prezidentoj en Kostariko, Óscar Arias prezentis sian kandidatecon por la posteno, kaj venkis en la balotoj kiuj okazis je la 5-a de februaro de 2006.