Ödön Alliquander (patro)
ALLIQUANDER Ödön [pr. alikvander] estis hungara inĝeniero pri minejoj naskiĝinta en Nadjvarado 24-a de julio 1882 kaj morinta en Budapeŝto la 25-a de oktobro 1954. Li estis la patro de inĝeniero pri minejo Ödön Alliquander.
Ödön Alliquander | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de julio 1882 en Oradea |
Morto | 26-an de oktobro 1954 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Ödön Alliquander |
Okupo | |
Okupo | mininĝeniero • verkisto de nefikcio |
Kariero redakti
Alliquander akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad) en 1904, post 4 jaroj inĝenieran diplomon en Akademio de Selmec. Li estis apud lia multflanka praktika agado unu el la estigantoj de hungara mineja juro. En la gazeto Bányászati és Kohászati Lapok li publikis dum jardekoj studojn.
Verko redakti
- Magyar bányajog (kun Imre Bán kaj Ernő Tassonyi, Bp., 1931);
- Magyarország bánya- és kohóipara az 1912 – 1926 években (Bp., 1931);
- Bánya- és kohóbalesetek elhárítása (kun Tassonyi Ernő, Bp., 1934);
- Rotari fúrás (Bp., 1968).
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon