Ödön Legány [legAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Legány Ödön estis hungara agronomo, plibonigisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis Zoltán Legány(?).

Ödön Legány
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de marto 1876(nun 1876-03-08)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 14-an de aŭgusto 1944
en Hungario Hatvan (Hungara reĝlando)
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Ödön Legány[1] naskiĝis la 8-an de marto 1876 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 14-an de aŭgusto 1944 en Hatvan (Hungara reĝlando).

Memortabulo pri Ödön Legány

Biografio redakti

Ödön Legány akiris agronomian diplomon en Reĝa Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1898. Post la diplomo li estis agronomo en magnata bieno 2 jarojn, poste li estis asistanto en la akademio. En 1907 li studvojaĝis al Germana Regno, Francio, Belgio kaj Nederlando. Inter 1908 kaj 1918 li estis akademia instruisto, samtempe li gvidis sukerbetan kampon ĉe Hatvan. Depost 1918 li laboris nur en Hatvan ĝismorte, kie li kreis plurajn novajn plantospecojn. En 1938 li ricevis la titolon ekonomia ĉefkonsilisto. En Hatvan li estis ankaŭ aktiva en la loka luterana vivo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A tök szántóföldi termelése (1919)
  • A hatvani nemesített búzafajták minőségvizsgálatának eredményei (1929)

Memorigiloj redakti

  • strato en Hatvan
  • memortabulo en Hatvan (2001)
  • nova kreskaĵo portas la nomon Vicia Lens Legangiana

Fontoj redakti

Referencoj redakti