Ödön Miklós

hungara politikisto

Ödön Miklós [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miklós Ödön estis hungara inĝeniero, politikisto, parlamentano, subministro.

Ödön Miklós [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1857 en vilaĝo Finke, kiu nun estas urboparto de Edelény. Li mortis la 29-an de majo 1923 en Passau. (Pri la datoj estas ankaŭ aliaj informoj en la dokumentoj.)

Biografio redakti

Ödön Miklós frekventis mezlernejojn en Miskolc, Budapeŝto, Vieno, poste li akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1879. Jam dum la studentaj jaroj li ankaŭ studvojaĝis al Germanio, Svislando, Belgio, Francio. Post siaj studoj li laboris en konstruado de fervoja linio inter Budapeŝto-Zimony, poste li okupiĝis pri elevatoroj pri grenoj, eĉ li studvojaĝis al Usono. En 1892 li estis elektita parlamenta deputito, en la sekva jaro li estis nomumita subministro. En 1907 li iĝis membro de supera ĉambro.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Mezőgazdaságunk és gabonakereskedelmünk érdekében (1881)
  • A technikusok helyzete az államszolgálatban (1897)

Fontoj redakti