Ödön Vaszkó
Ödön Vaszkó [vaskO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vaszkó Ödön estis hungara pentristo. Lia malofta nomvarianto estis Bilkei Vaszkó Ödön, lia fratino estis Erzsébet Vaszkó.
Ödön Vaszkó | |
---|---|
Memportreto de Ödön Vaszkó | |
Persona informo | |
Naskonomo | Vaszkó Ödön |
Naskiĝo | la 4-an de julio 1896 en Pancsova (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 5-an de januaro 1945 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Erzsébet Vaszkó |
Edz(in)o | Alice Burchard-Bélaváry |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ödön Vaszkó [1] naskiĝis la 4-an de julio 1896 en Pancsova (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Panĉevo en Serbio), li mortis la 5-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ödön Vaszkó studis en diversaj liberaj lernejoj kaj en kurso de Industriarta Altlernejo. Ekde la 1920-aj jaroj li ekspoziciis kaj aliĝis al pentrista rondo de János Vaszary (pentristo). En la sekva jardeko li havis ankaŭ oficejan postenon, samtempe lia sanstato malboniĝis pro nervozaj problemoj. Iom poste li rezignis pri la pentrado, fine li mortigis sin. Li ŝatis pentradi aĵpentraĵojn kaj urbajn pejzaĝojn. Lia pentraĵo ricevis premion en 1929 en Italio. Li havis edzinon, kiu estis pentristo.
Ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1924, 1931)
- Ĝenovo (1929 kun premio)
Elektitaj pentraĵoj redakti
-
Memportreto kun la edzino
-
Koncerto (1931)
-
Loĝdomego
-
Korta restoracio
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun memportreto
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-09-19 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-19. Alirita 2018-09-19.