Újezd u Přelouče
Vilaĝo Újezd u Přelouče situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 12 km norde de la urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 239 loĝantoj (2023).
Újezd u Přelouče | |||
---|---|---|---|
Preĝejo de Sankta Egidio
| |||
municipo en Ĉeĥio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Pardubice | ||
Distrikto | Pardubice | ||
Fondita | 1299 (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 533 16 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 239 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 70 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 6′ N, 15° 30′ O (mapo)50.10198238627915.494590166303Koordinatoj: 50° 6′ N, 15° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 222 m [+] | ||
Areo | 3,417915 km² (34 1.7 915 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Újezd u Přelouče [+] | |||
Memorindaĵoj redakti
Preĝejo redakti
En la vilaĝo estas sur pli malnovaj fundamentoj baroka preĝejo de Sankta Egidio, konstruita en la jaro 1703 kaj rearanĝita fine de la 18-a jarcento. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambro sur okcidenta flanko. La fasado estas kronita per trieĝa voluta frontono, fenestroj estas volbitaj duoncirkle. La presbiterejo estas plafonita per kruca volbo, sakristio per barela volbo kaj navo per plata plafono sur fabionoj, la ĥorejo estas ligna.
Ekipaĵo estas baroka el la jaroj 1703 - 1707, la ĉefaltaro estas portala kun statuoj kaj bildo de Sankta Egidio, unu flankan altaron ornamas bildo de Kalvario kaj la duan bildo de Maria Magdalena.
Kampanilo redakti
Kampanilo apud la preĝejo estas baroka, ligna, prisma, tegmentita per ŝinda piramido.
Kapeleto redakti
Kapeleto en la vilaĝo sur vojkruciĝo estas el la fino de 18-a jarcento, niĉa kun dekora frontono kaj pilastroj.
Bibliografio redakti
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.