Ürgüp, Esperantonomo estas Urgupo. Ĝia regiono nomiĝas Kapadokio. estas urbo kaj distrikto en la centra parto de Turkio, en la provinco Nevşehir. La urbo situas en la sudorienta parto de la provinco, proksimume 14 kilometrojn oriente de la urbo Nevsehir, kie troviĝas la plej proksima flughaveno. En 2007 estis 33 400 loĝantoj. Urgupo estas bona bazo por viziti ĉiujn ĉefajn altirojn de Kapadocio, inkluzive de la rok-tranĉitaj preĝejoj kaj la subteraj urboj. Same kiel turismo, Ürgüp havas florantan vinkultivan industrion.

Ürgüp
distrikto de Turkio • urbeto
Ürgüp (Turkio)
Ürgüp (Turkio)
DMS

Map

Mapo
Regiono Centra Anatolio
Provinco Provinco Nevşehir
Geografia situo 38° 38′ N, 34° 55′ O (mapo)38.62916666666734.912777777778Koordinatoj: 38° 38′ N, 34° 55′ O (mapo)
Retpaĝaro www.urgup.bel.tr
Retpaĝaro de estraro www.urgup.gov.tr
vdr
Hoteloj konstruitaj en kavernoj en Ürgüp

Turismo redakti

 
Göreme

Ürgüp estas vizitata de multaj turistoj kiuj venas de la feriejoj sur la turka Riviero.

En malfruaj otomanaj tempoj Ürgüp estis hejmo de miksita loĝantaro de turkoj kaj kristanoj. Estis dum tiu periodo ke la plej multaj el la grandiozaj ŝtondomoj de la urbocentro, multaj el ili nun konvertitaj en hotelojn, estis konstruitaj. Kelkaj el tiuj domoj daŭre enhavas freskojn atestantajn la fakton ke ili estis dezajnitaj por membroj de la religiaj malplimultoj.

Kiel aliloke en Kapadocio, la centro de Ürgüp estas plena de belaj malnovaj ŝtondomoj amasigitaj ĉirkaŭ centra rokformacio, ĉi-kaze Temenni Tepesi. Sur la periferio de Ürgüp, irante en la direkton de Göreme, grupo de okulfrapaj kamentuboj dekstre de la vojo foje estas nomataj "La Familio" aŭ la "Tri Fratinoj".

En la najbareco estas pli granda feriejo kun multaj pli modernaj konstruaĵoj, bazitaj sur la tradicia konstruarto kaj arkitekturo, tipa por tiu regiono. Estas multaj vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo de la urbo. Vidu ekzemple la feajn kamentubojn, ĉizitaj el vulkana roko, kaj aliajn imponajn geologiajn formaciojn, same kiel la fruajn kristanajn kavernpreĝejojn ĉe la Nacia Parko Goreme (tr: Göreme Tarihî Millî Parki) kiu estas monda kultura heredaĵo de Unesko.

 
Kapadocio: Ürgüp situas centre en la turistregiono de Kapadocio.

Esperanto en Urgupo redakti

De la unua ĝis la 4-a de aprilo 2016 okazis en Urgupo en Hotelo Mustafa la 9-a Mezorienta Esperanto-Kunveno kaj la 23-a AMO-seminario de UEA. Partoprenis 24 personoj el 13 landoj. En la "Valo de imagoj" oni vizitis la strangajn surterajn formaĵojn, en "Paşabağı" oni vizitis la grandajn feinajn kamentubojn, en Goreme oni vizitis la famajn monaĥejon kaj preĝejojn enfositajn en la rokoj kaj en "Uchisar" oni surgrimpis la plej altan kastelon enfositan kaj skulptitan en tre granda roko. En la dua tago oni vizitis la subteran urbeton "Kaymaklı", kaj vizitis la kanjonon[1].

Ĝemelurboj redakti

Urgupo estas ĝemelita urbo de la grekaj urboj Larisa kaj Kireas.

Referencoj redakti

  1. (eo) Vasil Kadifeli, Naŭa Mezorienta Kunveno, en: Johan Derks, Balkana Verda Stelo, la 1-an de marto 2016, paĝo 16

Vidu ankaŭ redakti