Þórarinn Eldjárn

Þórarinn Eldjárn estas naskita en Rejkjaviko 1949. Li estas filo de Kristján Eldjárn kaj frato de la verkistino Sigrún Eldjárn, kies bildlibro Praavo kaj la kotokukoj aperis en traduko al Esperanto. Post studado en la Gimnazio de Rejkaviko li studis literaturon kaj filozofion en svedaj universitatoj. Li jam eldonis kelkajn poemlibrojn kaj novelarojn. Li ankaŭ verkis romanojn, teatraĵojn kaj tradukis diversajn beletrajn tekstojn.

Þórarinn Eldjárn
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1949 (1949-08-22) (74-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Religio ateismo vd
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Alma mater Universitato de IslandoUniversitato de Lund vd
Familio
Patro Kristján Eldjárn vd
Infanoj Ari Eldjárn vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
Aktiva en Rejkjaviko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En Esperanto aperis redakti

  • La malkaŝantino (Opinskánandinn), novelo, en La Tradukisto, dudekunua numero, 12. novembro 1995, en traduko de la esperanta grupo en Laugarvatn (Kristján Eiríksson, Hilmar Bragason kaj Óskar Ólafsson).
  • La Posedanto (Eigandinn), novelo, en La Tradukisto, tridekunua numero, 12-a de marto 1999, en traduko de Steinþór Sigurðsson.