Ĉaĉapoja kulturo

La ĉaĉapoja kulturo estas kulturo de la prahistoria anda popolo, kies nomon donis la inkaoj kaj signifas en la keĉua lingvo nubohomojnebulbatalistoj.

Historio redakti

La ĉaĉapoja popolo konstruis en ĉ. 800 p. K. la fortikaĵon de Kuelap plej verŝajne pro defendo kontraŭ la fortiĝinta Huari-kulturo (hispane: Huari). La ĉaĉapojan popolon venkis unuafoje la inkaoj en ĉ. 1475, mallonge antaŭ alveno de la hispanoj. La kulturo tiam nombris ĉ. 500.000 personojn, kies granda parto estis deportita, parte al Cusco. Sesdek jarojn poste restantoj de la popolo aliancis kun la hispanoj kontraŭ la inkaoj. En 1549, 17 jarojn post alveno de la hispanoj, morbilo kaj variolo detruis la popolon, travivis la malsanojn 90.000 homoj. Iom poste la popolo malaperis. La popolanoj estis laŭ samtempaj priskriboj, relative helhaŭtaj, kompare al aliaj indiĝenaj popoloj.

Arĥeologio redakti

Oni trovis en la 1990-aj jaroj en nordoriento de Peruo – en proksimo de Kondor-lago grandan entombigejon kun mumiiĝintaj kadavroj. En tiuj tomboj, oni reentombigis la kadavrojn laŭ inkaa kutimo, eble pro rompi kontraŭstaron de la ĉaĉapoja popolo.

Esplora grupo malkovris en 2004 – sub gvido de usona sciencisto Gene Savoy – ĉe Ocumal en Provinco Luya gravan urborestaĵon, kiu etendas sur pli ol 65 kvadrataj kilometroj, ĉirkaŭita de gardoturoj, muroj. La urbo estis establita sur montetoj apud rivero Huabajaku el ses partoj, kiuj estis konektitaj per ŝtonvojoj. La urbo estas nomumita Gran Saposoa.

Grava fortikajo de la kulturo estas Kuelap en proksimo de la urbo Chachapoyas. En proksimo de tio, oni elfosis tombejajn figurojn de Karajia. La arkeologiaj elfosaĵoj en nacia parko Río Abiseo estas rigardataj ankaŭ kiel parto de la ĉaĉapoja kulturo.