Ĉambreto (muzikilo)

Ĉambreto ĉe orgeno estas ujo en la ventkesto, en kiun oni depende de la konstrumaniero enlasas per premado de klavo klavo (tonĉambreto) aŭ per tirado de registro (registroĉambreto) aeron, kiu poste estas plukondukata al la orgenfajfiloj, pli detalan informon vd. ventkesto.

Funkciado de kutima ŝablonoventkesto. Meznivele: la tonĉambreto
Ĉambretaro de buŝharmoniko. Supre kaj malsupre la lamenarplatoj

Ĉe harmonikaj instrumentoj ĉambreto ne nur al- aŭ forkondukas aeron al unu aŭ du voĉlamenoj, sed ankaŭ la spaco, en kiu tra fendeto la voĉlameno ensvingas. Ĉe manharmonikoj kaj blovklavaroj oni reguligas per klavoj la alkonduko resp. forkonduko de aero je la ĉambretoj de unuopaj tonoj, , ĉe la buŝharmoniko oni alludas la ĉambretojn rekte per la buŝo pere de la spirado, je kio oni ankaŭ povas kovri la ĉambretajn malfermaĵojn per la langopinto por ludi la tonojn de ne najbaraj ĉambretoj. La ĉambreto havas du malfermaĵojn, en la voĉplato muntita sur la ĉambretokorpo la fendeton, kiu je 99 % estas kovrita per la voĉlameno, kaj rektangule kontraŭ tiu poziciita la ĉambreta malfermaĵo.