Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo
La Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo (hispane Cámara de Diputados) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la sudamerika ŝtato Paragvajo - la alia parto estas la Senato de Paragvajo.
Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉambro de Deputitoj • elected legislative house | |||||
Lando(j) | Paragvajo vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
En la Ĉambro de Deputitoj laŭ proporcia balotsistemo elektiĝas 80 deputitoj por ofictempo de po kvin jaroj. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Asunciono.
Balotoj redakti
La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 20-an de aprilo 2008.
Eksteraj ligiloj redakti
- oficiala retejo de la Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo (hispane) Arkivigite je 2015-09-12 per la retarkivo Wayback Machine