Ĉambroj de kunigo

La Ĉambroj de kunigo (franclingve Chambres de réunion) estis specialaj komisioj kreitaj de la franca reĝo Ludoviko la 14-a en 1679, por serĉadi malnovajn jurajn aktojn, kiuj agnoskis la suverenecon de Francio super kontestitaj teritorioj oriente de la limo. Se tiaj kadukaj aktoj ekzistis, la reĝo povis do uzi ilin por pravigi la anekson de tiuj teritorioj de sia militistoj, eĉ sen deklari militon.

Teritorioj definitive konkeritaj de Francio ekde la reĝo Henriko la 2-a ĝis la Franca Revolucio. La konkeraĵoj de Ludoviko la 14-a estas oranĝkoloraj.

Ludoviko la 14-a tiel obtenis la unuiĝon de parto de Luksemburgio, de la graflando de Vaudémont, sed ankaŭ de kelkaj urboj kiel Sarrebourg, Saarbrücken, Salm, Hombourg, Deux-Ponts, Montbéliard, Wissembourg kaj Strasburgo, kune kun malalta Alzaco.

La traktato de Rijswijk de 1697 nuligi tiujn konkeraĵojn, escepte de Alzaco.

Vidu ankaŭ redakti