Ĉarango estas korda muzikinstrumento, origine el Sud-Ameriko. Ĝi longas ĉ. 66 cm. Ĝi havas dek kordojn, kiuj estas agordataj laŭ duoj, G4 G4, C5 C5, E4 E5, A4 A4, E5 E5. Nur la tria paro agordiĝas oktave; la aliaj duoj agordiĝas samnote.[1]

Ĉarango en Horniman museo, Londono, Britio.

Ĝi estas origine gitarsimila muzikilo de Andokaj indianoj, origine farite el kiraso de dazipo, hodiaŭ plej ofte el ligno.

Interesaĵoj redakti

En marto de 2006, Condoleezza Rice ricevis unu ekzempleron de ĉarango fare de Evo Morales, prezidento de Bolivio. Sur la ĉarango estis lakita verdaj kokafolioj. Oni vidis en tio signon de politika proksimiĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti