Ĉarto de la Reĝlando de Nederlando

Ĉarto (statuto) de la Reĝlando Nederlando (nederlande: Statuut voor het Koninkrijk der Nederlanden, papiamente: Statuut pa e Reino di Hulanda) estas kupola konstitucio por la federacia ŝtato unuiganta la eŭropan Nederlandon kaj la amerikajn teritoriojn Arubo, Kuracao kaj Sint-Maarten. Ĉiu el la konsistigaj partoj havas ankaŭ propran konstitucion.

Statuut voor het Koninkrijk der Nederlanden
kontraktoleĝo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo nederlanda lingvo
Eldonado
vdr

La ĉarto listigas "kompetentojn de la Reĝlando", rilatantajn al ĉiuj konsistigaj partoj:

  • sendependeco kaj defendo de la Reĝlando;
  • eksterlandaj aferoj;
  • civitaneco;
  • kavaliraj ordenoj, la flago kaj la blazono de la reĝlando;
  • aparteno de juĝejoj;
  • komunaj reguloj pri enveno kaj transŝovo de civitanoj kaj eksterlandanoj;
  • fordono de krimuloj.

Pluraj tiaj kompetentoj estas reguligataj per specialaj "leĝoj de la Reĝlando" (ekzemple la leĝo pri civitaneco).

Pri la kompetento de la Reĝlando respondecas Konsilio de ministroj de la Reĝlando de Nederlando; ĝi plejparte koincidas kun la Konsilio de ministroj de Nederlando (angle: Council of Ministers of the Netherlands), sed tie membras ankaŭ plenpovaj ministroj pri Arubo kaj Nederlandaj Antiloj.