Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj

La Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estas la “konstitucio” de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĝi estis subskribita la 26-an de junio 1945 de la 50 fondomembroj en Sanfrancisko (Pollando subskribis poste kaj fariĝis per tio la 51-a fondomembro) kaj ekvalidis la 24-an de oktobro 1945, post kiam ĝi estis ratifita de la tiam kvin konstantaj membroj de la Konsilio pri sekureco de la Unuiĝinta Naciaro Britio, Ĉinio, Francio, Sovetunio (ekde 1991 Rusa Federacio), Usono kaj de la plimulto de la ceteraj subskribintoj.

Charta Spojených národů
constitutive treaty • ĉarto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo japana lingvo
Eldonado
vdr
Bazaj datenoj
Mallonga titolo: UN-Ĉarto
Plena titolo: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj
Sinonimo: Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro
Tipo: Popoljura interkonsento
Jura fako: popoljuro
Spaco de valideco: kontraktintaj ŝtatoj
Kontraktintaj ŝtatoj: 193
Mallongigo: UN-Ĉ.
UNTS: vol. XV (1945), p. 143
Subskribo: 26-a de junio 1945
Ekvalido: 24-a de oktobro 1945

Tiu ĉarto kiel popoljura traktato devigas ĉiujn membrojn kaŭze de la tiurilataj dispozicioj de la popoljuro. Ŝanĝoj de la ĉarto postulas du-trionan plimulton, inter kiuj devas esti la konsento de ĉiuj kvin konstantaj membroj de la Konsilio pri Sekureco.

Enhavo de la UN-Ĉarto redakti

  1. ĉapitro: Celoj kaj principoj de la Unuiĝintaj Nacioj (Art. 1, 2)
  2. ĉapitro: Membreco (Art. 3-6)
  3. ĉapitro: Organoj (Art. 7, 8)
  4. ĉapitro: La Ĝenerala Asembleo (Art. 9-22)
  5. ĉapitro: La Konsilio pri Sekureco (Art. 23-32)
  6. ĉapitro: La paca solvo de disputoj (Art. 33-38)
  7. ĉapitro: Disponoj ĉe minaco aŭ pacorompo kaj ĉe agresaj agoj (Art. 39-51)
  8. ĉapitro: Regionaj interkonsentoj (Art. 52-54)
  9. ĉapitro: Internacia kunlaborado sur ekonomia kaj sociala kampo (Art. 55-60)
  10. ĉapitro: La Ekonomia kaj Socia Konsilio (Art. 61-72)
  11. ĉapitro: Deklaro pri suverenec-regionoj sen memregado (Art. 73, 74)
  12. ĉapitro: La internacia kuratelsistemo (Art. 75-85)
  13. ĉapitro: La kuratel-konsilio (Art. 86-91)
  14. ĉapitro: La internacia Kortumo (Art. 92-96)
  15. ĉapitro: La sekretariejo (Art. 97-101)
  16. ĉapitro: Diversaĵoj (Art. 102-105)
  17. ĉapitro: Provizoraj disponoj pri sekureco (Art. 106, 107)
  18. ĉapitro: Ŝanĝoj (Art. 108, 109)
  19. ĉapitro: Ratifo kaj subskribo (Art. 110, 111)

Esperanta versio redakti

La teksto de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj ekzistas en Esperanto libroforme: Unuiĝintaj Nacioj: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj; Universala Deklaro de Homrajtoj; Konsilantaro pri Homrajtoj; Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj; Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj; Konvencio pri la Rajtoj de la Infano; Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj; Protokolo pri Abolo de Mortpuno; Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009.

La teksto de tiu libro elŝuteblas ĉe [1].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti