Ĉaslivci, ukraine Часлівці, ruse Часлoвци [ĉaslovci], Császlóc [ĉAslOc] estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ĉaslivci situas sur ebenaĵo. Uĵhorodo troviĝas je 10 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1263 laŭ tiama hungara ortografio "Chaslouch". Ekde 1338 la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Szerednye. Ĝis Traktato de Trianon Császlóc apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, dume rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Ĉaslivci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1910 vivis tie 559 homoj (plejparte hungaroj), en 2001 700 homoj (520 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti