La Ĉathama korako estis birdo de la genro Corvus indiĝena de la insuloj Ĉatham (Novzelando). Alia proksima parenca specio de korvo loĝis en la Norda Insulo kaj en la Suda Insulo de Novzelando, nome la Novzelanda korako, Corvus antipodum (Forbes, 1893).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉathama korako
Ĉathama korako
Ĉathama korako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. moriorum
Corvus moriorum
(Forbes, 1892)
Konserva statuso
Fosilio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉathama korako estis ege pli granda ol la Novzelanda korako, kaj probable la kvara aŭ kvina plej granda paserino. Ili havis longajn, larĝajn bekojn kiuj ne estis tiom arkecaj ol tiuj de kelkaj el la Havaja korvo, Corvus hawaiiensis.

Restoj de Novzelanda korako estas tre komunaj en marbordoj de la insuloj Ĉatham. Marborde, ili povis ĉeesti la koloniojn de fokoj kaj pingvenoj aŭ manĝi en la intertajda zono, kiel faras la Tasmania korako, Corvus tasmanicus. Ili povis ankaŭ dependi el fruktoj, kiel la Novkaledonia korvo, Corvus moneduloides, sed malfacilas kompreni kial fruktomanĝanto estus pli komuna en marbordaj arbaroj kaj arbustejoj se frukto estis distribuita tra la tuta arbaro.

Referencoj redakti

  • Gill, B. J. 2003. Osteometry and systematics of the extinct New Zealand ravens (Aves: Corvidae: Corvus). Journal of Systematic Palaeontology 1: 43-58.
  • Worthy, T.H., Holdaway R.N., 2002, The lost world of the Moa: Prehistoric Life of New Zealand, Indiana University Press, Bloomington. ISBN 0-253-34034-9.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti