Ĉeĥio en la Vintra Olimpiko 1994

La ĉeĥa teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer havis 65 sportistojn. Ili partoprenis en 7 fakoj. Flagtenanto de la ĉeĥa teamo estis Pavel Benc. La sportistoj atingis neniun medalon. Kunordigis la teamon la Ĉeĥa Olimpika Komitato, kaj temis pri la unua vintra olimpiko de sendependa ĉeĥa teamo, post la disigo de la antaŭa ŝtato Ĉeĥoslovakio la 1-an de januaro 1993.

Ĉeĥio en la Vintra Olimpiko 1994
Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer
Flagtenanto:  Pavel Benc
Sportistoj 65 en 7 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

Kvankam ĉiuj tri ĉeĥoslovakaj medalistoj de la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville estis ĉeĥoj, ĉi-foje la ĉeĥa teamo ne sukcesis gajni medalon, sed en la sekvaj vintraj olimpikoj replisukcesiĝis.