Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo

Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo (ruse Государственный литературно-мемориальный музей-заповедник А. П. Чехова в Мелихово) situas proksime de Ĉeĥov urbo, Moskva provinco, Rusio. Ĝia inaŭguro okazis la 29-an de junio 1944, danke al multaj klopodoj de gefratoj de la granda rusa verkisto Anton Pavloviĉ Ĉeĥov.

Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo
bieno • protektata areo de Rusio • muzeo [+]
Koordinatoj55° 6′ 55″ N, 37° 38′ 55″ O (mapo)55.1153737.64854Koordinatoj: 55° 6′ 55″ N, 37° 38′ 55″ O (mapo)

Estiĝo1940

Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo (Moskva provinco)
Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo (Moskva provinco)
DEC

Map
Ĉeĥov-muzeo en Meliĥovo

Vikimedia Komunejo:  Melikhovo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
foto de Meliĥovo farita en 2009

Historio redakti

En 1892 reveninte al Moskvo post sia vojaĝo en Saĥaleno insulon Anton Ĉeĥov tre bezonis akiri oportunan loĝejon taŭgan por lia karaca praktiko kaj literatura verkado. Li sukcesis aĉeti vilaon kun vasta areo en

apudmoskva distrikto Lopasnja. Samjare li tien venis kune kun siaj gepatroj kaj gefratoj.

 
Ĉeĥov en Meliĥovo 1897

La bieno estis tute nearanĝita, tial oni multe konstruis novajn kabanojn, deponejojn, banejojn ktp. Ĉeĥov, kiel bienmastro kaj kuracisto, establis du ambulatoriojn kaj kvin separajn barakojn por ĥolermalsanuloj (tiam en Rusio okazis ĥolera epidemio). Krom du ĉiusemajnaj tagoj, kiam Ĉeĥov diagnozis pacientojn, li vizitis gemalsanulojn loĝantajn malproksime, kiuj ne povis pro sia malbona farto alveni en ambulatorion. Lian laborkampon konsistigis 26 vilaĝoj kun kelkaj miloj da loĝantoj. En Meliĥovo mem kaj ĉirkaŭe malriĉaj kamparanoj ricevis liajn senpagajn kuracan helpon, medikamentojn ka eĉ monon.

Multajn liajn fortojn deprenis filantropa agado: konstruado de tri lernejoj kun aĉeto de necesaj materialoj, aperigo kaj riparo de vojoj, konstruado de poŝtejo kun telegrafa aparato (tio estis raraĵo por tiama epoko) kaj fajrodeponejo, restaŭrado de loka preĝejo ktp.

Afableco kaj gastameco de la bienmastro estis tiel grandaj, ke iufoje oni devis aranĝi kromajn litojn por multenombraj vizitantoj. Ofte alvenis liaj amikoj: teatra reĝisoro Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko, raportisto Vladimir Giljarovskij, eldonisto Aleksej Suvorin, pentristoj Isako Levitan kaj Iosif Braz (lia portreto de Anton Ĉeĥov pentrita en 1898 troviĝas nun en Tretjakova galerio en Moskvo) k.a.

Anton Pavloviĉ mem loĝis en aparta malgranda alo, kies pacaj kaj kvietaj kondiĉoj taŭgis por verkado. Dum sep jaroj de lia loĝado en Meliĥovo aperis ĉ. liaj 40 verkoj, inter kiuj:

  • Ĉambro n-ro 6 (1892)
  • Rakonto de nekonata homo (1893)
  • Nigra monako (1894)
  • Virina reĝlando (1894)
  • Tri jaroj (1895)
  • Mia vivo (1896)
  • Laro (1896)
  • Onklo Vanja (1897)
  • Kamparanoj (1897)

Muzeo redakti

Nun funkcianta Ĉeĥov-muzeo konsistas el tri eksponejoj:

  • la cefa eksponejo troviĝas en la eksa bieno Meliĥovo;
  • la rekonstruita poŝtejo funkcianta ekde la 15-a de julio 1987 kun Ĉeĥov monumento, kiun faris skulptisto Miĥail Anikuŝin;
  • la muzeo-bieno "Lopasnja-Zaĉatjevskoje", en kiu loĝis Natalia Lanskaja vidvino de fama rusa verkisto Aleksandr Puŝkin kaj ties idoj.

Kvanto de eksponaĵoj kalkulas ĉ. 28 000.00 ekzempleroj, kiuj troviĝas en enaj eksponejoj, kies areo egalas 336.00 m2, en malkovritaj deponejoj (188.00 m2) kaj eksteraj parkoj (6.00 hektaroj). En la muzeo laboras 135 specialistoj, kiuj ĉiujare prezentas tieajn eksponaĵojn al 80 000.00 vizitantoj.

En la muzeo ofte okazas literaturaj kunsidoj kaj teatraĵoj, ekskursioj tra la parko, kie oni povas kvazaŭ profundiĝi en tiaman medion kontribuantan al Anton Ĉeĥov verki.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti