Ĉe la Piedoj de la Majstro

Ĉe la Piedoj de la Majstro estas verko de Jiddu Krishnamurti. La angla origino de tiu libreto (At the Feet of the Master) estis publikigita en 1910. Kiel aŭtoro estis indikita "Alcyone" kaj, inter krampoj, "J. Kriŝnamurti". Laŭ la biografistino Mary Lutyens (en la libro The Life and Death of Krishnamurti) la teozofiisto C. W. Leadbeater kondukis la 14-jaraĝan Jiddu en 1909 dum kvin monatoj astrale al Majstro Kuthumi (ĉiutage dum 15 minutoj), kaj la sekvajn matenojn la adoleskanto notis tion, kion li memoris. Tiuj notoj estis publikigitaj en la menciita libreto. Tamen iuj dubas, ke estis vere li la aŭtoro de la notoj.

At the Feet of the Master
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jidu Kriŝnamurti
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1910
Eldonejo The Theosophist
vdr
Unua eldono en la angla

Ĉiukaze jam en 1913, do nur tri jarojn post la publikigo de la originalo, aperis la esperanta traduko, farita de W. W. Mann kaj eldonita de la Presa Esperantista Societo (Parizo). En sia “Prezenta Parolo” A.P. Warrington (tiama Ĝenerala Sekretario de la Teozofia Societo en Ameriko) opiniis: “[...] Jen do libreto, tradukita en admirinda stilo, kiu enhavas gvidon je homa konduto tiel altega, ke ĝi prenas rangon kun la etiko de la grandaj Sanktaj Skriboj de la mondo. [...]”.

La libreto estis tradukitaj en multajn lingvojn.

Recenzoj redakti

 
 La broŝuro konigas parton de la instruo de J. Krishnamurti, « la Majstro », post enkonduka vorto de Annie Besant, la posteulino de S-ino Blavatsky en la gvidado de la Teozofia skolo. Al filozofiemaj spiritoj, kiuj deziras koncize pristudi la ideojn de la konata hinda Instruanto, ĝi estos klara gvidanto. 
— Belga esperantisto n204 (feb 1934)