Ĉefurboj kaj tomboj de la antikva regno Kogurjo

Ĉefurboj kaj tomboj de la antikva regno Kogurjo estas Monda heredaĵo de Unesko (identiga nombro 1135) situanta en la Ĉina Popola Respubliko. La areo de la ejo estas situanta en kaj ĉirkaŭ Ji'an, Ĝjilino. La ejo estis nomumita kiel kultura Monda heredaĵo de Unesko en 2004, plenumante kvin el la ses kriterioj por kulturoheredaĵ-ejoj.

Tombo de la Generalo.

La ejo enhavas la arkeologiajn restaĵojn de tri grandurboj (Montara urbo Wunü, urbo Guonei kaj Montara urbo Wandu), kaj kvardek identigitajn tombojn de la Kogurjaj imperiaj kaj nobelaj gentoj.

Ĉefurboj redakti

La montara urbo Wunü estis la unua ĉefurbo de Kogurjo, pluaj ĉefurboj estis urbo Gounei (ĉine: 國內城) kaj Montara urbo Wandu (ĉina:丸都山城). Tiuj areoj apartenas nun al ĉina teritorio, sed tiam okcidenta ĉina teritorio apartenis al reĝlando Kogurjo, kiu estas unu el la Antikva Korea Dinastio.

La montara urbo Wunü estas nur parte elfosita. La urbo Guonei, ene de moderna grandurbo de Ji'an, ludis la rolon de apoga ĉefurbo post kiam la ĉefa kogurja ĉefurbo estis movita al Pjongjango. La montara urbo Wandu enhavas multajn historiajn spurojn inkluzive tiujn de granda palaco kaj de multaj tomboj.

La ĉefurbo de la Kogurjo-Regno estas frua ekzemplo de la montaraj urboj, poste imititaj fare de najbaraj kulturoj. La sistemo de ĉefurboj reprezentitaj fare de urbo Guonei kaj La montara urbo Wandu ankaŭ influis la konstruadon de pli postaj kapitaloj konstruitaj fare de la Kogurjo-reĝimo.

Tomboj redakti

La ejo inkludas arkeologiajn restaĵojn de 40 tomboj kiuj estis konstruitaj fare de Kogurjo (37 a.K. - 668 p.K) kiu estis fondita en pli norda Ĉinio kaj poste etendita en la nordan duonon de la Korea Duoninsulo.

Kelkaj el la tomboj havas kompleksajn plafonojn, dizajnitajn por tegmentizi larĝajn spacojn sen kolonoj kaj porti la pezan ŝarĝon de ŝtono aŭ terotumulo (holmo) kiu estis metita super ilin. La tomboj, precipe la grava ŝtalo kaj longa surskribo sur unu el la tomboj, montras grandecon de frua kulturo de Kogurjo. La pentraĵoj en la tomboj, montrante artajn kapablojn kaj specifan stilon, estas ankaŭ ekzemplo de forta influo de diversaj kulturoj.

Unu el la plej gravaj tomboj estas la Tombo Anak n-ro 3 kun murpentraĵoj.