Ĉena vilaĝo (arbaro-terbeda vilaĝo) – speco de vilaĝoj, kiuj estis kreitaj en mezepoka Germanio kaj Pollando laŭ magdeburga juro sur arbaraj montetaj terenoj. Bienoj lokiĝas ĉe ambaŭ flankoj de vojo, kiu kutime troviĝas laŭ fundo de valo. Ĉiu bieno estis konstruata sur propra terbedo de elradikita kampo, kiu komencas ĉe ĉefa vojo. Pli malproksime, al la terbedo kuntuŝiĝas peco de arbaro (pro tio alia nomo: arbaro-terbeda vilaĝo), kiu atingas akvodislimon.

Königswalde, ĉena vilaĝo en Germanio.
Nowotaniec, ĉena vilaĝo en Pollando.
Strukturo de ĉena vilaĝo, la 12-a - 15-a jarcento.
Strukturo de ĉena vilaĝo, mapo de vilaĝo Stebnik.