Ĉenletero estas leteroretmesaĝo, kiu enhavas la peton kopii kaj plusendi la tekston al aliaj ricevontoj. Ofte oni minacas per parte strangaj sekvoj, se la mesaĝo ne estos plusendita. Kontraŭe al tiu, kiu plusendas tiajn mesaĝojn oni promesas ofte altajn rekompencojn. Facile kredemaj homoj fidas je tio kaj dissendas tiajn mesaĝojn sen pripensi la sekvojn.

Estas preskaŭ nekredeble, ke tiu kutimo ekzistas eĉ en tre diversaj kaj malproksimaj kulturoj. Foje tiuj ĉenoj saltas marojn, se la lingvo helpas tiun translokiĝon, ekzemple inter Hispanio kaj hispanligvaj landoj de Sudameriko aŭ inter Britio kaj Usono; tiam oni facile observas la diferencajn uzojn de la lingvo en ambaŭ mondoregionoj.

Tre ofte, ĉar la ĉenoj daŭrigas sian vivon dum multaj jaroj aŭ eĉ jardekoj, oni observas klare, ke la kialo de la letero tute eksmodiĝis aŭ eksaktualiĝis.

Ĉenleteroj celas diversajn aferojn:

  • Diskonigo de avertoj, ekz. malveraj virusavertoj, politikaj tekstoj
  • Kolekto de retpoŝtadresoj (spamo, ŝteltruko)
  • Ekigo kaj haltigo de ludoj
  • Trompoprovo
  • Misfunkciigo de komunikaj servoj (ekz. retpoŝto)
  • Ŝarĝo de institucioj aŭ personoj
  • Kaŝreklamo
  • Helpopetoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti