Ĉernozjomo (ruse чернозём, ukraina чорнозем) aŭ ĉernozio [1], estas tipo de agro (tergrundo). Tiu agro entenas tre altan procentaĵon el humo — 3% ĝis 13% kaj havas gravan profundon (kelkfoje pli ol 40 coloj). Ĝi estas la plej valora agrotipo, plej produktodona. La ĉernozjomo apartenas en grundotipan grupon nigrogrundoj.

Ĉernozjomo en okcidenta Rusio

Ekzistas du "ĉernozjomaj zonoj" surmonde: unu de nord-orienta Ukrainio tra nigratera regiono kaj Sud-Rusio al Siberio kaj dua en Manitoba, Kanado.

Ecoj:

  • ereta strukturo (tio estas, multaj ter-er-etoj troviĝas en ĝi, pro kio ĝi estas konvene loza por aero, akvo; sed ne tro loza kiel sablo kaj tro kompakta kiel argilo)
  • granda proporcio je humo
  • foresto de akvosolveblaj saloj
  • parta foresto de kalko (ellaviĝinta)

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.209

Vidu ankaŭ redakti