Ĉjio[1] (ĉine 氣, 'ĉi' vitala energio) estas fundamenta koncepto en ĉina kulturo, precipe spirita sed ankaŭ uzata en konkretaĵoj. Ĝia traduko estas tre malfacile direbla sed ĝi proksimume ekvivalentas al vitala energio, vitala blovo, aŭ simple blovo. Interalie Luktosportoj kiel Aikido, artoj kiel fengŝuo, ĉigongotajĝiĉuano kaj kuracartoj kiel akupunkturo elĉerpas sian esencon el ĝi.

Emblemo-simbolo, ĉina karaktero de ĉjio

En viva organismo ĝi fluas en la korpo per meridianoj.

En japanaj kaj ĉinaj luktosportoj la ĉjia koncepto konsistas el la energio liberigita de la tuta korpo en sporto kaj precipe dum frapoj aŭ prenoj. Precize je la momento kiam iu produktas la Kiai, la krio de la sportluktantoj (rimarku, ke la vorto kiai entenas ki alidire ĉi). Je altgrada nivelo oni povas eĉ uzi la ĉjion de malproksime.

Listo de Referencoj redakti