Ĉielarko-renkontiĝoj

La Ĉielarko-renkontiĝoj (Rainbow Gatherings en la angla) estas jaraj kunvenoj, kiuj ofte okazas subĉiele kaj kies idearo ofte kunligiĝas kun tiu de la hipia movado. Kvankam la plej gravaj kolektiĝoj okazas en Usono, kie la afero naskiĝis, ili nuntempe regule okazas tutmonde.

Ĉielarko-renkontiĝo en 2004 en Kostariko

La partoprenantoj celas realigi la nociojn harmonio, paco kaj amo, libereco, senperforto, memprizorgo kaj kunekzisto en natura medio kiel konscie esprimatan kontraston al la populara kulturo de la plimulto, konsumismo, kapitalismo, amaskomunikiloj, ktp... La plej gravaj kunvenoj arigas pli ol 30.000 partoprenantojn, kiuj kune vivas dum kelkaj tagoj.

La raportoj de amaskomunikiloj estas ofte malfavoraj kaj enfokusigas drogan uzon, nudismon, konfliktojn kun ĉirkaŭaj loĝantoj kaj aliajn ŝok-provokajn aspektojn de la okazaĵoj. Tamen, la ĉielarko-renkontiĝoj montriĝas daŭrema fenomeno de pli ol 35 jaroj kaj simbolas la daŭrigeblon de la idearo, kiu naskiĝis en la 1970-oj.

Nomdeveno redakti

La devenon de la nomo oni atribuas al antaŭdiraĵo de indiana maljunulo, kiu laŭ legendo diris:

Angla teksto Traduko
When the earth is ravaged and the animals are dying, a new tribe of people shall come unto the earth from many colors, classes, creeds, and who by their actions and deeds shall make the earth green again. They will be known as the warriors of the Rainbow Kiam la tero estos en ruinoj kaj la bestoj mortantaj, nova tribo ekloĝos la teron, homoj el diversaj koloroj, klasoj kaj kredoj, kaj per siaj agoj kaj faroj ili reverdigos la teron. Ilin oni konos kiel la batalantojn de la ĉielarko.

Historio redakti

La unua renkontiĝo estis kvar-taga okazaĵo en Koloradio en 1972 kaj estis organizita de junaj kontraŭkulturaj triboj situantaj en norda Kalifornio. Dudek mil personoj alfrontis policajn vojblokadojn, minacis fari civilan malobeon kaj finfine plenrajte starigis tendojn en usona nacia arbaro. Tion la partoprenantoj rigardis kiel ununura okazaĵo. Tamen, post la sukceso de la unua kunveno, estiĝis alia renkontiĝo la sekvanta jaro en Vajomingo. Iompostiom, la renkontiĝoj fariĝis pli longaj, fojfoje daŭrantaj unu semajnon.

La renkontiĝoj pluokazis ĉiujare en Usono, ĉiam en nacia natura arbaro kaj ĉiam en malsama usona subŝtato, ĝenerale komence de julio. La loko kaj dato de tiuj okazaĵoj ofte ne estis vaste dissciigata (sed tamen estas oficiala) por ke ne venu tro da kuriozuloj, kaj do la informo transdoniĝas buŝ-al-orele.

En 1983, la afero ĉesis esti nure usona kaj la unua eksterusona renkontiĝo okazis en Svisio. La unua monda renkontiĝo okazis en 1993 en Israelo, sed fariĝis regula ekde 2000 en Aŭstralio. Akorde kun ilia idearo, la renkontiĝoj ofte situas en lokoj trafitaj de suna eklipso kiel en Hungario la 11-an de aŭgusto 1999 aŭ en Zimbabvo en 2002.

Kvankam estiĝas regulaj ĉielarko-kunvenoj en Israelo, Kanado kaj Eŭropo, ili estas relative malgrandaj (kelkaj miloj da personoj) kompare kun la usonaj, kiuj arigas dekmiloj da partoprenantoj.

Organizado redakti

 
"Bonvenon hejme". Bonvena mesaĝo en la enirejo de la renkontiĝokampo

Kvankam la ĝenerala idearo de la ĉielarka familio ne ebligas estigi definitivajn regulojn, post konsentoj de la plejparto de la partoprenantoj kunigitaj en rondo, kelkajn bazajn respektaĵojn oni petas al la alvenanto, kaj eĉ estiĝis gvidolibro. Ekzemple, kunporti pafilon, alkoholaĵon, brueman aparaton kaj... monon estas malbone rigardataj en la renkontiĝoj.

La tuta kunveno estas organizita de bonvoluloj kaj eĉ se nenia mono estas postulitaj, mondonacoj estas bone akceptitaj. La kampadejo estas starigita fare de ĉiuj helpemuloj kaj multaj personoj restas longe poste la renkontiĝo por purigi la tendarejon. Ofte, la partoprenantoj dormas en tipioj siaj eĉ se multaj ĉielarko-familianoj dormas sentegmente, ĉar la renkontiĝoj ofte okazas dum varma kaj suna vetero en somero.

En la kunvenejo troviĝas multaj portempaj kuirejoj, kiuj nutras ĉiujn petantojn. Flanke de tio oni servas du vegetarajn manĝojn tage al ĉiuj partoprenantoj.

Kiam okazas konflikto inter partoprenantoj aŭ renkontiĝo kun polico aŭ aliaj eksteraj personoj, oni petas helpon de la Shanti Sena. Ili estas skipo de bonvoluloj, kies nomo aludas al la sekvantoj de Gandhio. Fakte, ĉiuj partoprenantoj de la renkontiĝoj povas fariĝi Shanti Sena se urĝas la bezono, sed kelkaj partoprenantoj aparte sin ŝarĝas de tiu respondeco dum la renkontiĝo. Eĉ se al tiuj personoj ofte mankas profesia sperto, ili kelkfoje uzas metodojn por plibonigi sian efikecon (kiel radioaparato, ktp...).

Kritikoj redakti

Renkontiĝoj redakti

Tutmondaj renkontiĝoj redakti

Renkontiĝoj en la Mondo
1993 Israelo • 2000 Aŭstralio • 2002 Zimbabvo • 2003 Brazilo • 2004 Kostariko • 2005 Turkio • 2006 Tajlando • 2006(okt) Israelo • 2006 Anglio

Renkontiĝoj en Usono
1972: Roosevelt National Forest, Koloradio1973: Shoshone National Forest, Vajomingo1974: Dixie National Forest, Utaho1975: Ozark National Forest, Arkansaso1976: Lewis and Clark National Forest, Montano1977: Gila National Forest, Nov-Meksiko1978: Umpqua National Forest, Oregono1979: Apache-Sitgreaves National Forest, Arizono1980: Monongahela National Forest, Okcidenta Virginio1981: Kanisku National Forest, Vaŝingtonio1982: Boise National Forest, Idaho1983: Ottawa National Forest, Miĉigano1984: Modoc National Forest, Kalifornio1985: Mark Twain National Forest, Misurio1986: Allegheny National Forest, Pensilvanio1987: Nantahala National Forest, Norda Karolino1988: Angelina National Forest, Teksaso1989: Humboldt-Toiyabe National Forest, Nevado1990: Superior National Forest, Minesoto1991: Green Mountain National Forest, Vermonto1992: White River National Forest, Koloradio1993: Talladega National Forest, Alabamo/Kentukio1994: Bridger-Teton National Forest, Vajomingo1995: Carson National Forest, Nov-Meksiko1996: Mark Twain National Forest, Misurio1997: Ochoco National Forest, Oregono1998: Apache-Sitgreaves National Forest, Arizono1999: Allegheny National Forest, Pensilvanio2000: Beaverhead-Deerlodge National Forest, Montano2001: Boise National Forest, Idaho2002: Ottawa National Forest, Miĉigano2003: Bridger-Teton National Forest, Utaho2004: Modoc National Forest, Kalifornio2005: Monongahela National Forest, Okcidenta Virginio2006: Routt National Forest, Koloradio

Renkontiĝoj en Eŭropo
1983 Svisio • 1984 Svisio • 1986 Francio • 1987 Hispanio • 1988 Hispanio • 1989 Norvegio • 1990 Aŭstrio • 1991 Pollando • 1992 Pollando • 1993 Irlando • 1994 Slovenio • 1995 Ĉeĥio • 1996 Portugalio • 1997 Grekio • 1998 Rusio • 1999 Hungario • 2000 Rumanio • 2001 Kroatio • 2002 Italio • 2003 Francio (Pireneoj) • 2004 Bulgario • 2005 Germanio • 2006 Anglio

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti